Moderna vivoKATALUNIODrako alportas rakontojn al infanojArtcai [artkaj] estas simpatia drako, kiu vizitas infanojn kaj proponas rakontojn al ili. Ĝi naskiĝis en 2017 kadre de solidara projekto lanĉita de kataluna artista asocio. En la vosto de la drako estas pentrilo, ĉar ĝi estas ankaŭ artisto. De sia naskiĝo, la drako Artcai promenas tie, kie troviĝas infanoj; ĉefe en malsanulejoj. Ĝi brakumas ilin kaj proponas al ili la Rakontojn de la Drako. Tiuj verkaĵoj – foje libroj, foje videaĵoj – estas kreitaj danke al la subteno de magistratoj, societoj, institucioj kaj unuopuloj. Artcai ludas ankaŭ ŝakon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Zep ARMENTANO kaj Ferriol MACIP
korespondantoj de MONATO en Katalunio
|