EseojAKTUALEPandemio, ekonomio kaj medioLa nuna kronvirusa pandemio skuas la ĉiutagan vivon en la tuta mondo. Neniu scias, kiom vaste kaj profunde la ĥaoso kaŭzita de la pandemio damaĝos nian ekonomian sistemon, nek kiam tiu ĥaoso finiĝos. Oni timas, ke en la plej malbona okazo la pandemio rezultigos katastrofon, similan al la gripo de 1918 (la tielnomata „hispana gripo”) kaj la Granda Depresio de 1929. En januaro 2020, kiam la novaĵo el Ĉinio pri la kronvirusa malsano disvastiĝis, okazis la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando. Celante samtempan publikigon kun la Forumo, Oxfam International, neregistara organizaĵo, aperigis raporton pri la ekonomiaj diferencoj. En ĝi legeblas, ke en 2018 la sumo de la posedaĵoj de la 2100 personoj, kiuj posedas pli ol miliardon da usonaj dolaroj, superas la tuton de la posedaĵoj de 4,6 miliardoj da personoj, ĉirkaŭ 60 % de la monda loĝantaro. Ankaŭ samtempe Unuiĝintaj Nacioj anoncis, ke de 1990 ĝis 2016 en du trionoj de la landoj pligrandiĝis la diferenco pri enspezoj kaj la socia malegaleco, precipe en progresintaj landoj kiel multaj eŭropaj landoj, Usono kaj Japanio, kaj eĉ en Ĉinio, Hindio kaj partoj de aliaj aziaj kaj afrikaj landoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
|