EkonomioINTERNACIAJ FOIROJViena Foiro baldaŭ centjaraRezulte de la industriigo de Eŭropo okazis florado de la modernaj foiroj kiel grava merkatika instrumento. En Aŭstrio gravan rolon havas la Viena Foiro kun ekspozicia areo de 60 000 m 2, kongresejo kun kapacito de 25 000 personoj, impona infrastrukturo kaj vigla etoso. La foiro aranĝas fakajn, landajn kaj regionajn ekspoziciojn kun speciala orientiĝo al la landoj de meza kaj orienta Eŭropo samkiel kongresojn kaj prezentojn je internacia nivelo. La Viena Foiro fondiĝis en 1921, ĉesis pro la dua mondmilito en 1942 kaj ree ekfunkciis en 1946. Komence de la 70aj jaroj ĝi estis la plej granda foiro en la ELKA-landoj. 1 La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
. . . . .
|