MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

VESPERTOJ

De legendoj al vero

Por multaj homoj vesperto estas ne-loga besteto. Ĝi aspektas kiel vila muso kun flugiloj, kiu dormas, ripozas, kopulas kaj naskiĝas ĉiam kun la kapo malsupre. En la cirkonstancoj de kovimo (Covid-19) ĝia reputacio ne pliboniĝis, kaj ĝin oni konsideras ĉefa kaŭzo de la malsano, kiu endanĝerigas homojn tra la tuta mondo. Sed laŭ zoologoj, ĝi estas bela kaj interesa besteto, kiun homoj tute ne konas. Ĝi estas nur viktimo de malveraj superstiĉoj kaj mitoj kaj ne minacas homojn. Kie kuŝas la vero? Juĝu mem!

Legendoj

Vesperto kiel malbonfara besto aperadas en diversaj tekstoj ekde pratempo. Ekestis diversaj misaj konceptoj, ĉar homoj ne konis ĝian misteran noktan vivmanieron. Pro ĝia ne-loga aspekto kaj vivado en diversaj subteraj kaŝejoj, kavernoj, sekputraj arboj ktp, ĝin oni konsideris servanto de Satano, aliancano de diablo kaj sorĉistinoj. Ĝi estis ofte uzata ankaŭ kiel defendsimbolo kontraŭ demonoj kaj naturaj katastrofoj. La homoj alnajlis ĝin al la pordegoj de kamparaj loĝlokoj, kaj muelitajn naĝmembranojn 1 ili miksis en trinkaĵojn kaj kredis je ilia saniga efiko. Ili eĉ metis vivajn vespertojn en fanditan plumbon, el kiu ili produktis kugletojn por pafiloj. La plej ofta superstiĉo estis, ke vesperto povas enflugi en la hararon, de kie ĝi ne povas forflugi, kaj pro tio la homo devis esti tondita ĝishaŭte. Poste vesperto fariĝis malagrabla ĉeftemo de diversaj hororfilmoj kaj romanoj, kio ankaŭ ne helpis al ĝia populareco. Ekzemple la plej fama literatura vampiro Drakulo, en 1897 kreita de la irlanda verkisto Bram Stoker por lia horor-romano.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07