EnkondukoKaraj legantoj,tiuj inter vi, kiuj jam abonis nian revuon antaŭ 30-40 jaroj (jes ja, tiaj ekzistas!), certe memoras, ke en tiu periodo Stefan Maul estis la ĉefredaktoro de MONATO. En 2011 transprenis la torĉon Paul Gubbins. Bedaŭrindege li povis plenumi tiun funkcion nur dum iom pli ol kvin jaroj, ĉar en aŭgusto 2016 lin trafis subita morto. Ekde tiam ĝis nun la funkcio de ĉefredaktoro restis vaka. La manko de ĉefredaktoro sentiĝis precipe „malantaŭ la kulisoj”. Iuj komparis nian revuon post la forpaso de Gubbins al „ŝipo sen kapitano, sen piloto” kaj en majo ĉi-jara la redaktoroj decidis elekti min por transpreni tiun funkcion. Mi longe hezitis, ĉar mi neniel havas la kvalitojn, kiujn posedis Maul kaj Gubbins. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
|