MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

ESEO

Du represindaj literaturaĵoj

La skota poeto, magistro Vilhelmo [William] Auld, kiu mem estis gravega kontribuanto al la literaturo en Esperanto, estis fakulo pri la verkaro en la lingvo, kaj asidua kolektanto de esperantaĵoj. En sia libro La fenomeno Esperanto, li aperigis Bazan Legoliston de la Originala Esperanta Literaturo, kiu estas tre valora por iu ajn, kiu deziras konatiĝi kun la temo.

Iam mi estis ano de grupo, kiu estis invitita viziti la hejmon de Auld en Dollar, malgranda urbo en Skotlando. Tie li montris al ni sian rimarkindan kolekton da libroj, kiu konsistis el ekzempleroj de preskaŭ ĉiu ekzistanta grava verko en Esperanto. Post lia morto la tuta kolekto estis deponita en la Nacian Bibliotekon de Skotlando en Edinburgo, laŭ la deziro de Auld.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28