MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

USONO

Ĉu forgesi la historion?

La lastaj eventoj en la usona urbo Mineapolo tre rapide eĥis tra la tuta lando: verŝajne laciĝinte pro la pandemio kaj/aŭ gvidate de ekstremuloj kelkaj homoj komencis difekti monumentojn kaj statuojn pri gvidintoj de la konfederacia armeo (kromnomataj „sudanoj”) dum la usona enlanda milito – 1861-1865.

Kvankam Teksaso ne estis aktiva membro de la konfederacio, tie okazis siatempe surmaraj kaj negravaj surteraj bataloj. Surmaraj okazis i.a. ĉe Sabine Pass (trapasejo de Sabine) 1. En unu el tiuj bataloj la artilerion komandis la irland-devena leŭtenanto Richard Dowling), al kiu la dankema hjustona municipo en 1905 omaĝis per la unua publika monumento konstruita en la urbo, okaze de la tago de Sankta Patriko. Ĝi estis farita pli frue ol la monumento pri la unua prezidento de la Respubliko Teksaso 2. Alia vikipedie konata hjustona monumento omaĝanta al la enlanda milito nomiĝas Spirito de la Konfederacio (aŭ Konfederacia Monumento), farita en 1908. Ankaŭ ĝi historie valoras.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07