MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ORIENTA EŬROPO

Kia estonteco por Rusio kaj Pollando?

La 20an de junio, dum elsendo per la unua kanalo de la rusa televido, Dmitrij Peskov, proparolanto de Vladimir Putin, deklaris, ke la rilatoj inter Rusio kaj Pollando atingis la ĝis nun plej malaltan nivelon. La politikisto akuzis la najbaran landon pri malkaŝa agado kontraŭ la projekto Nord Stream 2.

Nova gasodukto

Nord Stream 2 * estos la plej longa marfunda dukto en la mondo, kiu transportos metanon tra distanco de 1230 kilometroj, de la balta marbordo de Rusio ĝis Greifswald en Germanio tra la teritoriaj akvoj de Rusio, Finnlando, Svedio, Danio kaj Germanio. Ĝi duobligos la fluon de la gasodukto Nord Stream 1 inaŭgurita en 2012, kaj kune ili provizos al Eŭropa Unio 110 miliardojn da kubaj metroj jare, kvaronon de la averaĝa jara konsumo de ĝia ŝtataro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28