Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Festo dum pesto en versio de Putin

„Festeno dum pesto” estas la titolo de mallonga tragedio de Aleksandr Puŝkin. La rusa nacia poeto verkis la teatraĵeton dum izoliĝo en la kamparo pro epidemio de ĥolero en Rusio en la aŭtuno de 1830. Nun prezidento Vladimir Putin surscenigis sian propran version de la tragedio, kun aldono de farsaĵoj.

Spite la daŭrantan pandemion la rusianoj estis pelitaj refoje doni sian unuaniman subtenon al la granda estro, en urĝe organizita referendumo pri ŝanĝoj en la konstitucio. La improvizita voĉdonado okazis sur ludejoj, en armeaj tendoj kaj eĉ bagaĝujo de aŭto.

La elektooficistoj kuradis en ŝtuparejoj kaj sonorigis ĉe pordoj. Al la elektantoj oni promesis loteriajn gajnojn: poŝtelefonojn, aŭtojn, eĉ apartamentojn. Ĉion nur por ke ili donu sian voĉon. En la fina tago de la balotado prezidento Putin ordonis, ke al ĉiuj familioj kun infanoj estu pagita aldona unufoja subvencio de 10 000 rubloj (125 eŭroj, multe da mono en Rusio).

Kaj la disciplino de la popolo ja imponas. Protokoloj el la milionurbo Kazan montras egalan aktivadon en multegaj balotejoj: partoprenis 65 procentoj el la rajtigitoj, kun vario de nur kelkaj decimaloj. Ankaŭ la proporcio de la poraj voĉoj estas konsekvence 77 procentoj, same kun nur marĝenaj varioj. Tio siavice signifus, ke iom pli ol duono el la balotrajtaj civitanoj en Kazan voĉdonis por ke Vladimir Putin rajtu regi Rusion ĝis 2036. Kia koincido.

Tamen tio probable ne estas koincido, sed pli kredeble la rezulto de iom nezorga trompado. Tute malsame aspektas la rezultoj el tiuj du balotejoj en Kazan, kie ĉeestis lokaj observantoj kaj kie oni uzis modernajn, elektronikajn balotujojn, kiuj tuj skanas la balotilon.

Internaciajn observantojn Rusio ne invitis, kun la escepto de kelkaj fidelaj amikoj de la rusiaj regantoj, pri kies favora prijuĝo oni povas anticipe certi.

La oficiala fina rezulto por la tuta lando aspektas preskaŭ ekzakte kiel la strange disciplinitaj ciferoj en Kazan, nur iom pli favore por Kremlo. Partoprenis la balotadon 67 procentoj el la rajtigitoj, kaj el tiuj 78 procentoj voĉdonis pore, asertas la statistiko. Sed ne multaj spertuloj pri rusiaj elektoj serioze traktas la ciferojn – ĉiuj ja scias, ke la lokaj potenculoj volas liveri al Moskvo la ĝustan rezulton, por pruvi sian lojalecon kaj por ne perdi siajn profitajn postenojn.

La nova konstitucio, kiu ekvalidis la 4an de julio, promesas al la rusianoj pli bonan sanprizorgon, pli altan minimuman salajron kaj plian ekonomian kreskon. Ĝi malpermesas „bagateligi la signifon de la popola heroaĵo en defendo de la patrolando” kaj deklaras, ke la institucio de nupto restu nure ligo de viro kaj virino. Ĝi ankaŭ oficiale sciigas, ke Rusio estas la posteulo de Sovetio – sed samtempe nomas kredon je dio fundamento de la ŝtato. La nova konstitucio aldone konstatas, ke la rusoj estas la „ŝtatformanta popolo” – kaj tiel subfosas la pli frue deklaritan koncepton de multnacia rusia popolo.

Do, multaj logaĵoj por la popola majoritato, sed tamen plej multe da donacoj al Putin mem. Li rajtos regi ĝis 2036 kaj ricevos plian potencon – se tio entute gravas. Ĉar same kiel la parlamento, la partia sistemo kaj la jura aparato, ankaŭ la konstitucio mem estas nura fikcio. Efektive Putin kaj lia rondo ja jam havas la tutan potencon en Rusio.

Laŭ Dmitrij Peskov, la gazetara parolisto de Putin, la ĵusa spektaklo estis „triumfa plebiscito pri la subteno al prezidanto Putin”. Per sia teatraĵo Vladimir Putin eble volis elmontri, ke li daŭre havas popolan legitimecon – sed antaŭ ĉio li volis demonstri, ke li restos kaj ne intencas lasi la tronon. Tion bezonas scii ankaŭ la homoj en lia ĉirkaŭaĵo, eĉ se ili ne fidas la belajn ciferojn.

Kalle Kniivilä
Kalle KNIIVILÄ

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.