SciencoGEOLOGIONova retejo helpos protekti kontraŭ cunamojLa itala scienca instituto Istituto nazionale di geofisica e vulcanologia (Nacia instituto pri geofiziko kaj vulkanologio, INGV) en majo 2020 lanĉis retejon de la propra informa centro pri cunamoj (CAT-INGV) kun la celo havigi al la interesata civitanaro informojn kaj detalajn raportojn pri cunamoriskoj en Mediteraneo. La celo de la nova platformo estas sentemigi homojn pri la risko de cunamo en Italio, risko ankoraŭ malmulte konata pro la relative malgranda ofteco de grandaj cunamoj en Mediteraneo. Tamen oni deziras havigi ilojn, kiuj ebligas redukti la sekvojn okaze de cunamo simila al tiuj, kiuj jam pasintece frapis Italion kaj ĉirkaŭaĵon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|