MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

FRANCIO

Gejunuloj lernas pri la aerkvalito

Dum la pandemia krizostato oni konstatis, ke la plimulto de la poluantoj malpliiĝis pro la foresto de trafiko. Ke la aero gravas por nia sano, ne estas malkovro de la lastaj monatoj. Jam dum pluraj jaroj, diversaj asocioj batalas por klerigi surloke pri tiu temo. Nia korespondanto Marko Gallardo intervjuis en Marsejlo la direktorinon de la asocio L'Air et Moi (La aero kaj mi), Marie Anne Le Meur, kiu laboras pri aera poluado.

Aera poluado estas ĉefa publika sanafero por ĉiuj landoj de la mondo, kaj multaj regionoj estas tuŝataj de ĝi. Daŭraj koncentriĝoj kaj pintoj de poluado (nitrogena dioksido, ŝvebantaj partikloj, ozono kaj aliaj nocaĵoj) responsas pri malsanoj (astmo, kardiovaskulaj patologioj, kanceroj ktp), mallongigas la vivon (9 milionoj da antaŭtempaj mortoj en la mondo ĉiujare) kaj nocas la sanon de plantoj. Por inversigi la tendencon la asocio L'Air et Moi disvolvas la programon „Aero kaj mi” ĉirkaŭ la mondo, partnerece kun AtmoSud, kiu kreskigas ĝin en la sud-franca regiono Provenco-Alpoj-Lazura Marbordo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Marko Gallardo
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Gallardo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-07