Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Romano pri la malfacilaj vivopadoj

Kial oni ne povas ordigi sian vivon tiel, ke ĝi estu simila al apoteko? Mi starigis tiun ĉi demandon al mi mem, kiam mi tralegis la romanon de Julian Modest Tra la padoj de la vivo. Eva, la ĉefheroino de la romano estas apotekistino. Ĉiun tagon ŝi rigardas la puran kaj bone ordigitan apotekon kaj demandas sin, ĉu eblas, ke ĉio en la vivo estu kiel en apoteko – klara kaj en ordo. Kial oni ne havas tirkestojn, en kiuj estu amo, espero, feliĉo. Tamen, bedaŭrinde, la vivo ne estas apoteko. Kiam ni plenkreskas, ni strebas ordigi nian vivon, sed ne ĉiam ni sukcesas. Ni komprenas, ke ne ĉio en la vivo dependas de ni mem.

Eva kuraĝas konfesi sian amon al la viro, kiu plaĉas al ŝi. Jes, amo povas ataki nin subite. Unu el la herooj en la romano diras, ke nenio en la vivo okazas hazarde. Dragomir, la amiko de Eva, ne trinkas alkoholaĵon, sed, veturante per aŭto, li kraŝas kaj mortas. Je la komenco de septembro nenio aludas, ke post la ora aŭtuno venos vintro kaj tristo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Petar STOJKOV
Julian Modest: Tra la padoj de la vivo – originala romano. Antaŭparolo de Fernando Pita. Eld. Libera, Antverpeno, 2020.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petar Stojkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28