MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

USONO

Gazetaro kaj komunumoj

Estas konate, ke Usono estas lando de enmigrintoj. Ĉiu kvara loĝanto de Usono estas enmigrinto aŭ havas enmigrintan patron aŭ patrinon. Diverseco de enmigrintoj influas la lingvan diversecon enlandan. Malgraŭ tio, ke la novaj usonanoj lernas sufiĉe rapide la anglan, ili hejme parolas ĉefe alian lingvon. Laŭ informoj de Nacia Akademio de Sciencoj, Inĝenierado kaj Medicino ĉ. 85 % de la usona loĝantaro naskiĝinta ekster Usono hejme parolas ne-angle. La plej granda ne-angleparolanta komunumo estas la hispaneparolanta (62 % de la enmigrintoj parolas hejme hispane). Kresko de la hispanlingva komunumo garantias la ekziston kaj daŭran progreson de hispanlingvaj amaskomunikiloj. Ŝajne eĉ la kronvirusa pandemio ne povas malhelpi tion.

Unu el la potencaj kaj plej disvastiĝantaj komunumoj estas la juda, kiu konsistigas 2,1 % de la tuta loĝantaro. Ĝi estas dise lokita tra la tuta lando, kun rimarkinda koncentriĝo en grandaj urboj. La komunumo estas klera: 59 % de la usonaj judoj havas universitatan nivelon, kaj la komunumo havas longan historion tre firme kunligitan kun la tuta usona socio. Tial estas interese sekvi la influon de la pandemio speciale ĉe la juda ĵurnalismo. Surbaze de tio eblas jam konjekti, kio baldaŭ okazos al alikomunumaj amaskomunikiloj kaj ĝenerale al la tuta gazetara industrio en Usono.

Nuntempaj problemoj

Laŭ nuntempaj novaĵoj la perspektivoj ne estas bonaj. Fine de julio aperis la lasta papera numero de la 145-jara The New York Jewish Week (eldonkvanto ĉ. 40 000 ekzempleroj). De ĝi restas nur bita versio. Pli frue en 2020 la 121-jara Forward (parte publikigata ankaŭ jide) deklaris pluekziston de nur cifereca eldono. En aprilo de 2020 en Toronto aperis la lasta eldono (ne nur papere, sed ankaŭ bite) de The Canadian Jewish News, kun 32 000 ekzempleroj. Do videblas, ke la usona gazetaro havas tre malfavoran estontecon en la tuta lando. Proksimume 2000 lokaj gazetoj ĉesigis siajn funkciojn. La aperado de ĉiutagaj kaj ĉiusemajnaj informiloj malmultiĝis je 38 %.

La juda gazetaro, kiu entute konsistis el 110 publikaĵoj, lastatempe havis problemojn pro malkresko de intereso inter la juna generacio, malkresko de reklamoj, de abonantoj ktp. La kronvirusa pandemio kelkoble pliakrigis la problemojn. La profito de la plej populara juda gazeto (The Jewish Herald-Voice) en Hjustono ekde aprilo malpliiĝis je 49,6 %.

Optimismo ne malaperas

Tamen, ne ĉiuj eldonistoj estas pesimismaj. Kevin Adelstein, prezidanto de Cleveland Jewish Publication Company 1, estas optimisma. Li certas pri tio, ke plej gravas diverseco en publikigado. Lia eldonejo (por papera kaj cifereca versioj) proponas al sia komunumo ankaŭ 15 diversajn alitemajn gazetojn. Laŭ li la nuna eldonejo devas esti pli simila al vend-organizaĵo ol al novaĵagentejo, des pli pro tio, ke la legantaro de tiuj komunumaj publikaĵoj daŭre ekzistos.

Tio donas grandan optimismon por la estonteco, ĉar la usona socio ja baziĝas sur tiuj komunumoj.

1. Eldonanto de „Cleveland Jewish News”, regula papera kaj bita gazeto en Klevlando, Ohio, kie loĝas 80 000 judoj.
mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono