Moderna vivoSLOVAKIOĈu forgesita diplomato?Okaze de la 100a datreveno de la subskribo de la pactraktato de Trianon (1920), la Slovaka Nacia Biblioteko en la slovaka urbo Martin organizis migrantan ekspozicion 1 kun la mallonga titolo „Štefan Osuský” [ŝtefan ósuski]. Oni povis ekscii, pere de personaj fotoj kaj fotokopioj de dokumentoj, pri la vivdestino de modesta homo, kiu iĝis unu el la plej bonaj diplomatoj de Slovakio. Inter la interesaj ekspoziciaĵoj menciindas dokumentoj pri la intermilita periodo, kiu radikale ŝanĝis la politikan pejzaĝon en Eŭropo. Por multaj Štefan Osuský estas tute nekonata. Tamen li estis eksterordinare kapabla diplomato, politikisto, internacia juristo, universitata pedagogo, publicisto, naciisto kaj patrioto. Li estas kunaŭtoro de la Interkonsento de Klevlando 2 kaj subskribinto de la pactraktato de Trianon, kiu por Hungario formale ĉesigis la unuan mondmiliton. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|