MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Novaĵetoj

Novaj energi-etikedoj en EU

En 1994 ekaperis sur elektraj aparatoj por hejma uzo vendataj en Eŭropa Unio etikedoj, kiuj montras, kiom da energio la aparatoj konsumas. Jam delonge la originala skalo (A ĝis G) ne plu taŭgis, ĉar la aparatoj iĝis pli ŝparemaj. Por la plej bonaj necesis krei aldonajn kategoriojn A+, A++ kaj A+++ sur la skalo.

Por simpligi la komparon, EU denove enkondukos la skalon A ĝis G. La nunaj kategorioj A en la nova skalo proksimume egalos al kategorio C. La kategorioj A kaj B komence ne aŭ apenaŭ estos uzataj, ĉar ili estas rezervitaj por estontaj ankoraŭ pli ŝparemaj aparatoj. La vendejoj uzos la novajn etikedojn ekde marto 2021 por kelkaj hejmaj iloj (i.a. lavmaŝinoj kaj fridujoj) kaj ekde septembro 2021 por lampoj. La etikedoj estos „lingvo-neŭtralaj”: ne estos teksto sur ili, sed nur ciferoj, simboloj kaj internacie uzataj mallongigoj.

RR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de rr el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-18