SciencoBIOLOGIOAfrika porka pesto disvastiĝasKovimo hantas la mondon kaj endanĝerigas senescepte ĉiujn homojn ie ajn. Nemultaj tamen scias, ke ankaŭ en la besta regno ekzistas danĝera virusa malsano, parte simila, kiu jam de kelkaj jaroj minacas hejmajn porkojn, eŭropajn, amerikajn kaj aziajn aprojn kaj afrikajn sovaĝe vivantajn porkojn – ekzemple la potamoĥeron (science Potamochoerus porcus), la hiloĥeron (Hylochoerus meinertzhageni), la dezertan verukapron aŭ fakoĉeron (Phacochoerus aethiopicus) kaj aliajn. Temas pri la „afrika porka pesto” (APP), konata science kiel Pestis suum africana. Klinikaj simptomojAPP estas malsano kaŭzata de viruso apartenanta al la genro Asfivirus. Ĝi trafas nur porkojn kaj aprojn de ĉiuj rasoj kaj aĝoj. La evoluo de la malsano estas tre rapida: alta febro, apatio, malforteco, diareo, pneŭmonio, sangado en la mukmembranoj kaj histoj de diversaj organoj. Laŭ bestokuracistoj, ĉi tiun virusan malsanon karakterizas ekstreme alta mortokvanto (de 85 ĝis 100 %), okazanta ene de kelkaj tagoj post la infektiĝo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|