MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

USONO

Kinejoj kaj pandemio

Fine de aŭgusto oni malfermis en Dalaso subĉielan kinejon, la trian lastatempe malfermitan en Teksaso, fare de Rooftop Cinema Club. En tia kinejo eblas spekti filmojn ekde la propra aŭtomobilo. Ili estas jam sufiĉe popularaj kaj troviĝas ankaŭ en Losanĝeleso, Nov-Jorko, San-Diego, Hjustono kaj aliaj urboj. Homoj ŝatas spekti popularajn filmojn sur granda ekrano lumigata per modernaj projekciiloj, kun individuaj aŭskultiloj, komfortaj seĝoj kaj, laŭdezire, varmaj kovriloj. Ĉi tiu kinejo proponas ne nur kutiman pufmaizon, sed varian menuon.

Historio subĉiela

La tradicio subĉiele spekti filmojn el aŭtomobilo aperis en la 30aj jaroj de la pasinta jarcento. La unuan subĉielan kinejon patentigis Richard Hollingshead, kiu en 1932 malfermis kinejon tian sur apuda hejma korto. En la unua kinejo bileto estis vendata kontraŭ 25 cendoj por unu aŭtomobilo, sed ĝi povis kosti unu dolaron, se en la veturilo estis tri pasaĝeroj aŭ pli.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-28