Moderna vivoKIPROGranda mobiliziĝo post la eksplodego en LibanoLa 4an de aŭgusto terura eksplodo de amonia nitrato detruis parton de la ĉefurbo de Libano, Bejruto, kaŭzante proksimume 200 mortojn kaj grave damaĝante konstruaĵojn en radiuso de dekoj da kilometroj. Ekestis 300 000 delokitoj, inkluzive 80 000 infanojn. La eksplodo estis tiel forta kaj laŭta, ke ĝi estis klare aŭdata ankaŭ en Kipro kaj iomete en la tuta Mez-Oriento. Maronita eklezioMultaj iniciatoj favore al la frapita libana popolo organiziĝis en Kipro, kie pro proksimeco al Libano loĝas granda libana komunumo, precipe kristanoj katolikaj apartenantaj al la maronita eklezio. En ĉiuj kipraj urboj la lokaj municipoj starigis kolektopunktojn, al kiuj civitanoj povis porti bazajn necesaĵojn: nudelojn, rizon, sekajn fabojn, oleon, farunon, sukeron, sed ĉefe tujmanĝeblajn enladigitajn viandaĵojn, fiŝaĵojn kaj fabojn. Ne mankis donacoj de kuraciloj, ludiloj, vestaĵoj, ŝuoj kaj rimarkindaj monsumoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
|