PolitikoOPINIOFuĝis la komandantoDum la pandemio Kovim-19 furiozas en la mondo, ĉiu ŝtatestro strebadas defendi sian popolon kontraŭ infektiĝo. Iuj sukcesis kaj aliaj ne. Multaj el ili komparis ĉi tiun batalon kontraŭ kronvirusoj kun milito kaj ŝajnigis sin kompetentaj komandantoj kun grandaj batalmeritoj. Neniu imagis, ke ili retretos aŭ fuĝos el la batalkampo. Tamen la 28an de aŭgusto la japana ĉefministro Abe Ŝinzo deklaris sian eksiĝon pro akutiĝo de malsano, ulcera kojlito. Dufoja eksiĝoFakte, ĉi tiu estas por Abe jam la dua eksiĝo de la ĉefministra posteno meze de ofic-periodo: la unua Abe-kabineto daŭris 11 monatojn de septembro 2006 ĝis aŭgusto 2007, kiam li demisiis pro la intesta malsano. Danke al bona kuracado li resaniĝis kaj denove gajnis la povon en decembro 2012. Poste li venkis unufoje en ĝeneralaj elektoj de la ĉambro de reprezentantoj kaj trifoje en elektoj de la ĉambro de deputitoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
|