Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Specialista esploro bezonata

Pri Leopoldo la 2a kaj Charles Lemaire (MONATO 2020/10, p. 5 (2020/012720.php)): Neniu homo estas tute krimula aŭ tute sankta. Ĉiuj dum sia vivo agis bone kaj malbone. Agoj, kiuj antaŭ jarcento estis tute respektindaj, nun povas esti konsiderataj aĉaj (aŭ inverse). Ankaŭ samtempuloj ofte havas tre kontraŭajn juĝojn.

Pri Churchill, Leopoldo la 2a kaj aliaj gravuloj ekzistas abunda literaturo, kiun ĉiu interesato povas konsulti por eltrovi, ĉu la fina bilanco de ies agoj estas favora aŭ malfavora. Tamen pri Charles Lemaire (1863-1926) estas konataj, krom la libroj, kiujn li mem verkis, nur kelkaj citaĵoj transprenitaj de aliaj aŭtoroj. Simpla civitano, kiu aŭdas la nomon kaj serĉas vikipedie, trovos iom detalajn artikolojn nur nederland- kaj esperant-lingve. Ekde 1908 Lemaire malaperis el la publika vivo kaj reaperis nur en 1920 kiel direktoro de la nove kreita kolonia altlernejo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roland ROTSAERT
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-28