Moderna vivoSOCIOEksilentis reĝisoro kaj aktoroLa 5an de septembro 2020 forpasis la 82-jara ĉeĥa reĝisoro kaj aktoro Jiří [jiĵi] Menzel, kiu jam 29-jara gajnis Oskaron pro la filmo Ostře sledované vlaky (Strikte gardataj trajnoj). Kiu estis Menzel kaj kial li estas fama kaj populara en Ĉeĥio kaj Slovakio? Artista vivoMenzel naskiĝis la 23an de februaro 1938 en la historia urbo Prago, kie li pasigis sian infanaĝon. Tie li studis en la fakultato pri kinarto de la Akademio de Scenaj Artoj. Dum sia kreema vivo li reĝisoris dudekon da filmoj kaj aktoris en pli ol 40. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.
|