MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

IRLANDO

La unua eŭropa literaturaĵo en vulgara lingvo

En okcidenta Eŭropo, dum preskaŭ la tuta mezepoko, kiam la plimulto de la popolo, inkluzive de la nobeloj kaj regantoj, estis analfabeta, skribado estis efektive la monopolo de kleruloj, kiuj verkis en la latina lingvo. Eĉ dum la sekvintaj jarcentoj, longe post tiam, seriozaj verkoj aperis nur en la latina, ne en la lingvoj de la popolo.

Escepto estis la frua literaturo de Irlando. La monaĥejoj en tiu lando ne estis nuraj centroj de religia kontemplado kaj celoj de pilgrimado, sed ankaŭ universitatsimilaj komunumoj de klerigado kaj lernado, el kiuj kulturo kaj civilizo kristanaj estis disvastigataj tra la eŭropa kontinento, eĉ al Italio, Svislando ktp, kiam multaj eŭropaj regionoj estis ankoraŭ paganaj aŭ duonpaganaj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Garbhan MAC AOIDH

Garbhan Mac Aoidh estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan Mac Aoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05