MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

VIENO

Rekorde alta ligna domo

Seestadt [zeŝtat] (Lago-urbo) estas nova kvartalo de Vieno. Ĝi troviĝas oriente de Danubo en Aspern, kiu estas parto de la 22a distrikto. Jam antaŭ la komenco de la konstruado oni plilongigis la metrolinion U2 en la kamparon, en kiu poste kreskis Seestadt. Per U2 oni bezonas nur 20 minutojn ĝis la urbocentro de Vieno. Krom U2 multaj buslinioj ebligas veturadon sen propra aŭto.

En 2020 Seestadt estas duone finkonstruita. Oni vidas novajn domojn, junajn arbojn, sed apenaŭ veturilojn. Post kelkaj jaroj loĝos kaj laboros tie 20 000 homoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Vieno

Walter Klag naskiĝis en Vieno, studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto, numismato kaj ĵurnalisto en Aŭstrio.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28