![]() Moderna vivoLITOVIOTropika planto en norda landoLitovio, situanta sur sud-orienta bordo de Balta Maro, ne estas lando taŭga por tropikaj plantoj. La averaĝa vintra temperaturo – de decembro ĝis februaro – tie estas inter 2 kaj 5 celsiaj gradoj sub nulo, dum la somera temperaturo – de junio ĝis aŭgusto – estas inter 10 kaj 17,5 super nulo. Tamen, klimatŝanĝiĝoj sur nia planedo altigas temperaturojn kaj ŝanĝas la sintenojn de homoj rilate plantadon. PalmojPor litovoj, la palmo estas unu el la plej ekzotikaj plantoj, kiujn ili povas vidi nur dum vojaĝoj aŭ feriadoj en sudaj landoj. Pri tio samopinias ankaŭ sinjorino Sandra Nakčiūnienė, el Vilnius. „Por mi kaj mia familio, palmo unuavice rilatas al feriado, ripozo kaj bona humoro. Ni jam sufiĉe multe vojaĝadis en sudaj landoj kaj ĉiam admiris tiun ĉi belan planton, kiu pensigas min pri la suno”, ŝi asertas. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.
|