HobioNUMISMATIKOMoneroj fascinasMonero estas ne nur pagilo, sed ankaŭ emociaĵo. Oni povas admiri ties belecon, preni ĝin per la mano, montri al amiko. Falinta monero agrable tintas. Ĝi brilas en la sunlumo. Monero povas esti novpregita aŭ kovrita de patino, historia monumento, aŭ doni informon pri pasinta evento. Monerojn oni povas ordigi laŭ eldonjaro, lando, reganto kaj nominala valoro. Eble jam antaŭ du mil jaroj monero cirkulis, aŭ kuŝis jarcentojn neuzata en numismatika kolekto, aŭ perdita sur la tero. Forĵetitan latunan kopekon mi trovis en 2007 en la nord-litova urbo Mažeikiai, kiam mi iris tra parko. Malfacile legebla sur ĝi estas la pregojaro: 1985. Tiam Litovio estis parto de Sovetio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
Walter Klag naskiĝis en Vieno, studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto, numismato kaj ĵurnalisto en Vieno.
|