MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

USONO

Prezidentaj elektoj

Aperis oficiala 1 rezulto de la prezidentaj 2 elektoj en Usono – inter Joe Biden (Demokrata Partio) kaj la nuna prezidento Donald Trump (Respublikana Partio) 3. Tiuj elektoj oficiale okazis la 3an de novembro 2020. Por eviti grandajn homamasojn dum tiu tago – danĝerajn pro la risko de kronvirusa infektiĝo – oni rajtis voĉdoni de unu ĝis plurajn semajnojn antaŭ la elektotago aŭ sendi siajn balotilojn per poŝto. En kelkaj ŝtatoj validis voĉdoniloj ricevitaj ĝis la 12a de novembro, se la poŝta stampo indikis, ke ili estas senditaj je la elektotago aŭ antaŭe.

Nerektaj elektoj

En la sistemo de la usona voĉdonado por la prezidento, la elekto dependas nur nerekte de la voĉoj de la voĉdonorajtaj civitanoj. Tiuj voĉdonoj servas por elekti voĉdonontajn reprezentantojn de la diversaj ŝtatoj. Tiel, Kalifornio, la ŝtato kun la plej granda loĝantaro, elektas 55 voĉdonontojn. Kelkaj ŝtatoj kun plej malgranda loĝantaro ricevas nur 3 voĉojn, kaj ĉiuj aliaj ricevas kvanton inter tiuj du nombroj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Dan MAXWELL
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dan Maxwell el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28