PolitikoNOV-ZELANDOTri katastrofoj influis la voĉdonantojnLaborista Partio kaj ĝia estro Jacinda Ardern ricevis pli grandan aprobon en la novzelandaj parlamentaj elektoj okazintaj la 17an de oktobro 2020 ol en 2017. Kial? Nov-Zelando spertis tri eksterordinarajn eventojn en la lastaj tri jaroj. Tiuj eventoj estis vere defiaj, kaj Ardern respondis per rimarkinda kompatemo rilate al la viktimoj kaj aliaj trafitoj. Ŝi alvokis al unueco kaj simpatio, kaj la civitanoj plejparte respondis laŭe. Parlamentaj partiojLa balota venko estas la plej granda de post la adopto de proporcia balotosistemo en 1996. Laborista Partio gajnis 65 mandatojn el 120 en la parlamento. Por Nacia Partio, la malvenko estas ĝia plej granda post tiu de 2002. Nacia Partio ŝanĝis sian estron dufoje en la lasta jaro; ĝiaj frakcioj interbatalis interne kaj ĝiaj kandidatoj fuŝis siajn anoncojn pri programproponoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. D. E. ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando
Donald Rogers daŭrigas la esperantan fasadon de LibreOffice, verkas por Vikipedio kaj diversaj esperantaj revuoj, prizorgas retpaĝojn pri tio, kiel tajpi en Esperanto, kaj redaktas la esperantan tezaŭron ĉe puzzlefoundry.com.
|