TurismoAŬSTRIORava kasteloSchloss Hof [ŝlos hof] estas baroka kastelo kun septerasa ĝardeno. Ĝi situas je 50 km oriente de Vieno. En la jaroj 1726-1732 princo Eŭgeno de Savojo konstruigis ĝin laŭ projekto de arkitekto Johann Lukas von Hildebrandt. Imperiestrino Maria Theresia de Aŭstrio aĉetis la palacon en 1755 kaj alkonstruigis plian etaĝon. La kastelo estas renovigita kaj tutjare malfermita por vizitantoj. Oni povas rondiri kaj ekscii, kiel oni vivis en la 18a jarcento. Videblas originalaj mebloj el tiu epoko, lustroj, tapiŝoj kaj gobelinoj. Ankaŭ personoj en rulseĝo povas viziti la ejojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
Walter Klag naskiĝis en Vieno, studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto, numismato kaj ĵurnalisto en Vieno.
|