PolitikoAŬSTRALIOMilitkrimoj en AfganioĴus aperis forte „redaktita” versio de raporto de komisiono, kiu – pro premo de persistaj ĵurnalistoj – esploris akuzojn pri militkrimoj de elitaj aŭstraliaj soldatoj en Afganio. Eĉ la versio havebla por normalaj homoj (kun sennombraj nigre kaŝitaj nomoj) estas ŝoka legaĵo. La komisiono, kiu malkaŝe volis minimumigi la akuzojn, tamen raportis, ke aŭstraliaj soldatoj murdis almenaŭ 39 senarmilajn afganajn kaptitojn, inter kiuj simplajn kamparanojn, neniel „teroristajn”. La raporto eĉ rekomendas, ke 19 soldatoj alfrontu tribunalon civilan, ne armean. RitoOfte la murdo estis parto de groteska „ludo”: junaj soldatoj devis pruvi sian indecon aparteni al elita taĉmento per tia sangofridiga ago, iaspeca debuto. Poste oni dissternis pafilojn kaj telefonojn ĉirkaŭ la kadavrojn, fotis la „teroristojn” kaj skribis falsajn raportojn pri la incidentoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Trevor STEELE
korespondanto de MONATO en Aŭstralio
Trevor Steele estas aŭtoro. Profesie li instruis la germanan kaj historion.
|