Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Malbonaj ŝercoj

En MONATO 2020/11, p. 16 Edmund Grimley Evans skribas pri la skota Vikipedio. Kiel li, ankaŭ mi de temp' al tempo konsultas Vikipedion, kaj ĝenerale mi trovas ĝin pli-malpli fidinda. Escepto tamen estas la ridinda versio, kiu pretendas esti en la „skota lingvo”. Preterlasante la fakton, ke neniu vere scias, kio estas la skota (malkiel la skotgaela, kiu estas rekonata lingvo, tute malsimila al la skota), la kaĉo, kiun ni legas en la tiel nomata „Skota Vikipedio”, ne povas esti serioze rigardata kiel skota.

La artikolo de Grimley Evans memorigis min pri iom simila afero rilate al la irlanda lingvo. En librovendejoj mi plurfoje rigardadis ekzemplerojn el serio da etaj poŝlibroj por turistoj, publikigataj de tre konataj eldonistoj de lingvaj lernolibroj kaj frazaroj. Kutime tiaj eldonaĵoj donas iom da utilaj kaj supozeble fidindaj informoj pri la koncerna lando, kaj enhavas mallongan sekcion pri ties lingvo, kun vortareto kaj iomete da gramatiko. La libretoj pri Germanio, Hispanio kaj aliaj ŝajnis esti relative ĝustaj, sed la sekcio pri lingvo en la poŝlibro pri Irlando estis simila al malbona ŝerco. Anstataŭ seriozaj informoj, ĝi inkludis kelkajn vortojn kaj frazojn de supozataj irlandaĵoj, ĉerpitaj el farsoj kaj komedioj, misprononcitaj kaj erare literumitaj. Nenio indikis, ke la irlanda estas kultura lingvo kun longa historio kaj kompleksa gramatiko. Estis evidente, ke la kompilintoj scias absolute nenion pri la irlanda. Simile absurdaj estas la klopodoj de la kompilanto de la skota Vikipedio.

Garbhan MACAOIDH
Irlando kaj Skotlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28