MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

MUŜOJ

Unikaj fotoj

Por multaj homoj muŝoj estas malgrandaj kaj malagrablaj insektoj, kiuj molestas homojn kaj bestojn tra la tuta mondo. Krome, ili transdonas diversajn infektajn malsanojn, portatajn surface de siaj korpoj aŭ en siaj fekaĵoj. Pro ĉi tiuj kialoj oni diras, ke muŝoj estas malutilaj kaj damaĝaj insektoj, kiuj devas esti mortigitaj kaj detruitaj.

La slovaka doktoro Gabriel Gabriš [gabriŝ], diplomita biologo, amatora fotisto, mediaktivisto kaj naturgardisto, jam longtempe fotas faŭnon kaj flaŭron en la nacia parko Slovenský raj (Slovaka paradizo) en la nord-orienta parto de la slovaka ercmontaro, kiu estas konsiderata kiel unu el la plej belaj naturaj anguloj de Slovakio. Antaŭ nelonge li sukcesis foti, kiel la unua, du rarajn muŝojn, pri kiuj zoologoj ne sciis, ke ili vivas ankaŭ en Slovakio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28