Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Fonetikaj elementoj en la skribo

Pri la informplena artikolo Interesaj paralelismoj inter alfabetoj (MONATO 2020/08-09, p. 28-29) la jenon: Ankaŭ en la egiptaj hieroglifa kaj hieratika skribsistemoj estis fonetikaj elementoj. La rozeta ŝtono ja tute ebligis al Champollion deĉifri la glifaron laŭ la du nomoj Kleopatra kaj Ptolemeo. La fenica sistemo simpligis ĝin uzante unusolan signon por pluraj silaboj kiel „ba”, „bu”, „bi” ekzemple. Par – „domo” en la egipta – fariĝis „b”, ĉar „domo” estas la signifo de bet en semidaj lingvoj. Iom konfuze aspektas, ke „E”, la greka epsilon, evoluis el la fenica He, do „h”, dum etaH, η – estiĝis el tute alia signo, nome la ĥet, kiu staras por la konsonanto „h” en la latina kaj la okcident-greka.

Alia semida sistemo estas la etiopa por la amhara kaj eritrea. Ĝi tamen devenas de la sabea, la sud-araba, sed la alfabeta ordo de ĝi estas tute alia. Tian devenon havas ankaŭ la tifanag-skribo de la tuaregoj. Surprize, la mongola galik baziĝas sur aramea skribsistemo! Ĝi plene prezentas vokalojn. La taja kaj laosa estas plene barathind-devenaj. La japanaj kana-sistemoj havas signaran ordon laŭ hinda modelo.

Frieder WEIGOLD
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Frieder Weigold el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-06