Moderna vivoINTERNACIA REKONODe enmigrinto al stelulinoEn januaro 2021 la taja restoracio Boo Raan en la flandra marurbo Knokke-Heist ricevis sian unuan Michelin-stelon pro kuirarto. En si mem tio apenaŭ estas novaĵo. Miloj da restoracioj tutmonde ricevas Michelin-stelojn. Tamen tiu ĉi okazo estis aparta. Fine de la pasinta jarcento Dokkoon Kapueak loĝis kun siaj avino, frato kaj kuzo en la ĝangalo de norda Tajlando. Siajn gepatrojn, kiuj laboris en la ĉefurbo Bankoko, ŝi vidis nur unu fojon jare. Kiel kutime en Tajlando, la knabino devis zorgi pri la familianoj kaj kuiri por ili. Moran, la avino de Dokkoon, instruis al ŝi kiel trovi fruktojn kaj manĝeblajn legomojn en la naturo. La avino estis severa, kaj postulis bonajn manĝojn por si kaj por la aliaj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio
Paŭl Peeraerts dum dek jaroj laboris kiel entreprena ĵurnalisto en la firmao Agfa-Gevaert kaj poste dediĉis sin ĉefe al MONATO, unue kiel ĝia redakcia sekretario, kaj poste ankaŭ kiel redaktoro.
|