MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

USONO

Dua provo neŭtraligi prezidenton Trump

La 5an de januaro okazis la lasta fazo de elektoj por la federacia senato en la usona ŝtato Georgio, unu el la ŝtatoj, en kiuj en la prezidentaj elektoj neatendite gajnis Biden. Georgio estas tre konservativa ŝtato, kiu en ĉiuj elektoj dum lastaj dudek jaroj voĉdonis por la konservativa kandidato – nome tiu de la respublikana partio. La unua fazo de elektoj en novembro por la federacia senato en tiu ĉi ŝtato ne havis definitivan rezulton, ĉar neniu el pluraj kandidatoj akiris la necesan plimulton de voĉoj.

Tial okazis ankoraŭ unu fazo de elektoj inter la du plej sukcesaj kandidatoj por ĉiu el la du senataj postenoj de la ŝtato, kaj en ĉiu el la du la demokrata kandidato neatendite venkis kontraŭ la respublikana kandidato. Unu el la du respublikanaj kandidatoj jam tenis la postenon dum la lasta sesjara periodo. La alia akiris la postenon en decembro 2019, kiam la tiama tenanto de la posteno demisiis pro sanproblemoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Dan Maxwell
korespondanto de MONATO en Usono

Dan Maxwell estis kunlaboranto en perkomputila tradukprojekto kun Esperanto kiel pontolingvo kaj nun instruas ŝakon.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dan Maxwell el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28