MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

LITOVIO

Kaptado de sukceno

La regiono de Balta Maro estas hejmo de la plej granda konata kuŝejo de sukceno, nomata balta sukceno aŭ „sukcenito” .

Ekde pratempo litovoj sian landon nomas sukcena lando. Sukceno forte ligiĝis al la vivo, popola poezio kaj arto de la litova popolo. Gutoj de pina rezino, kiuj falis surteren antaŭ 60 milionoj da jaroj, ankoraŭ hodiaŭ radias la tutan spektron de sunaj koloroj. Ĉar ĝi havas biologian devenon, ĝi ne apartenas al la veraj – multekostaj – juvelŝtonoj, sed al ornamjuveloj.

Kiel oni trovas sukcenon? Fojfoje etaj pecoj kuŝas sub sekaj marherboj, kiujn marondoj ĵetis sur la bordon. Sed jam de multaj jaroj ekzistas la tradicio inter apudmaraj loĝantoj kapti sukcenon rekte el la maraj ondoj.

Trankvila vetero – maltrankvilaj kaptistoj

La sperta sukcenkaptisto Igoris Osnač diras, ke ne estas taŭga aŭ maltaŭga tempo por kapti sukcenon. Ĝi povas esti kaptata dum la tuta jaro, kvankam eble la malplej favora periodo estas ekde la fino de januaro kaj dum tuta februaro, ĉar tiam regas la orienta vento, preskaŭ ne ekzistas ondoj kaj la marbordo kuŝas sub glacio. Trankvila vetero ne promesas ion ajn bonan por sukcenkaptistoj.

„Sukcenkaptistoj malpacience atendas ŝtormojn, kaj ju pli forta estas la ŝtormo, des pli bone. Uraganoj trafantaj la baltan marbordon estas la plej bona perspektivo por homoj engaĝiĝintaj en sukcenkaptado. Furiozaj uraganoj aktivigas la marfundon, kaj sukcenaj buloj ruliĝas sur la marfundo alproksimiĝante al la bordoj. Kiam ŝtormo malfortiĝas kaj ondoj malgrandiĝas, fluoj portas sukcenon borden kaj ni kaptas ĝin”, klarigis la sperta sukcenkaptisto.

Ŝtormaj tagoj dum la jaro ne multas en Litovio. Tia periodo okazas nur du- aŭ trifoje. Tian veteron kutime alportas okcidentaj, sud-okcidentaj, foje nord-okcidentaj ventoj.

La litova marbordo etendiĝas ĉirkaŭ 90 kilometrojn. Sukcenkaptistoj jam bone scias kiu loko promesas pli bonajn rezultojn, kiuj dependas de la direkto kaj forto de la vento, akvofluoj, ondodirekto kaj eĉ de la maniero, kiel finiĝas la ŝtormo.

Libera agado

Igoris rakontas, ke hodiaŭ neniu malpermesas kolekti sukcenon: „Vi povas kapti tiom, kiom vi volas, sed vi ne rajtas fosi”. Tamen ne ĉiam estis tiel. Ekzemple, en la 13a jarcento sukcena minado estis monopoligata de la kruckavaliroj. La lokanoj – kiuj kolektis sukcenon kaj komercis per ĝi de multaj jarcentoj – perdis la rajton, kaj la tuta sukceno devis esti transdonita al la registaro. Ankaŭ promeni sur la marbordo estis malpermesate: kaptita preterpasanto, eĉ sen sukceno, estis punata. Poste, en Pruslando – ĝis la komenco de la 19a jarcento – funkciis speciale starigita Sukcena Kortumo, kiu severe punis alproprigon de sukceno.

Sukceno estis la unua kaj plej grava varo de la balta marborda loĝantaro. La ŝtonon avidis reĝoj, faraonoj, romiaj gladiatoroj kaj la plej belaj virinoj. En la 15a jarcento por kruda materialo de sukceno oni pagis salon.

Estis tempo, kiam apudmaraj loĝantoj kolektis sukcenon sur la balta marbordo. Iuj vendis ĝin, aliaj faris ornamaĵojn, aŭ uzis ĝin por aliaj celoj. Hodiaŭ la kvanto da sukcenkaptistoj signife malpliiĝis. Restas nur ĉ. dudeko da spertuloj.

Sur la bordo kaj el la ondo

En pratempoj, la loĝantoj de la marbordo kolektis sukcenon tiel, kiel faras la plej multaj ordinaraj feriantoj hodiaŭ: serĉante sukcenon ĵetitan marborden. Plej ofte sukcenopecoj kuŝas inter la marherboj kaj poluritaj branĉetoj, kiujn la ondoj ĵetis marborden.

Pli seriozaj serĉantoj sukcenon kaptas. Laŭ aspekto ili similas al fiŝkaptistoj: akvorezista mantelo, altaj kaŭĉukaj botoj kaj kaptilo en la manoj. Unue ili observas, ĉu sur la marbordo estas pecoj de sukceno kaŝitaj inter la tufoj de marherbo kaj poluritaj branĉetoj elĵetitaj de la ondoj. Kolektinte ilin, sukcenokaptistoj rapidas en la ondojn kaj atenteme observas la akvon. La alteco de la ondoj determinas, kiom for oni povas enprofundiĝi en la akvon, por ke oni nek frostiĝu nek falu. Mergante kaptilon en malhelan ondomakulon, viroj tuj rapidas al la marbordo kaj inter la kaptaĵoj serĉas pecojn de sukcenoj.

Kiu kaptaĵo donas sukceson? Igoris Osnač asertas, ke sendepende de la rezultoj ĉiuj tagoj estas sukcesaj, ĉar oni pasigas tempon en la naturo, kaj la agado estas vere pasia, kvazaŭ ia sporto. Nuntempe, sukcenkaptistoj ĉe la balta marbordo povas havigi al si kelkcent gramojn da malgrandaj pecoj de sukceno, kaj post fortegaj ŝtormoj tiu kvanto grave pliiĝas.

Igoris rimarkigas, ke ne ĉiuj sukcenaviduloj kaptas la ŝtonojn nur pro la plezuro ĝui la naturon, sed ankaŭ por havi enspezojn. Bedaŭrinde, hodiaŭ ne temas pri grandaj sumoj. La prezo de sukcena krudaĵo neniam estas konstanta. Ju pli granda estas sukcenopeco, des pli alta estas ĝia prezo, kiu dependas ne nur de ĝia grandeco, sed ankaŭ de ĝia koloro kaj strukturo. La prezon altigas kromaĵoj (ekz. diversaj insektoj) enfermitaj ene de la sukceno.

La koloro de balta sukceno varias de flavo ĝis nigro. Fojfoje estas eĉ pluraj koloroj kaj diversaj nuancoj. Ju pli da koloroj, des pli interesaj estas la ŝtonoj, kaj des pli valoras la sukceno. Igoris rimarkigas, ke italoj multe ŝatas helan diafanan sukcenon, dum azianoj preferas flavan.

Pasio de la infanaĝo

„Jam kiel infano mi interesiĝis pri serĉado de sukceno. Unue mi serĉadis surborde, ĉiam observante, kiel adoltoj en marondoj kaptas ĝin per kaptiloj. Ankaŭ mi ekdeziris provi la samon. Kiam mi grandiĝis, mi aĉetis firman kaptilon kaj la necesajn vestaĵojn. Neniu instruis min pri tiu metio. Tial mi penis kopii adoltajn agojn kaj eksperimenti. Sukcenkaptado estas ia konkurenca agado, kaj neniu volas malkaŝi la sekretojn. Do mi devis lerni ĉion memstare”, rakontas Igoris.

Kiel infano, sur lignoplatoj li gluis bildojn de sukceno kaj el pli grandaj pecoj faris pendaĵojn kaj amuletojn. Ankaŭ hodiaŭ li ĉiam surhavas sukcenan amuleton ĉe sia kolo. Igoris konfesis, ke la plej granda peco, kiun li kaptis, pezis ĉ. 200 gramojn.

Hodiaŭ Igoris organizas la ekskursojn „Sekretoj de sukcenokaptado”, dum kiuj li prezentas ĉiujn subtilaĵojn de tiu agado. Li rimarkigas, ke sukceno estas valoraĵo ne nur de Litovio. Diversaĝa sukceno troveblas ankaŭ en aliaj mondregionoj, sed la sukceno de Balta Maro havas siajn unikajn ecojn.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Laimius Stražnickas, akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de Monato ekde 1991.


La aŭtoro de tiu ĉi teksto voĉlegas sian kontribuon