PolitikoSLOVAKIODefia rolo por slovaka diplomatoLa 15an de januaro 2021 la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis la nomumon de eksa slovaka ministro pri eksterlandaj aferoj por la posteno de speciala sendito de UN por Libio. Ján Kubiš anstataŭis la libanan diplomaton Ghassan Salamé. Salamé servis kiel la estro de Subtena Misio de UN en Libio (angle: United Nations Support Mission in Libya, UNSMIL 1) en la jaroj 2017-2020. Sed la 3an de marto 2020 li anoncis, ke li demisias de sia posteno. De tiam la provizora estro de UNSMIL estis usona diplomatino Stephanie Turco Williams. Nun la Ĝenerala sekretario de UN António Guterres nomumis al ĉi tiu diplomatia posteno la slovakan diplomaton. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.
|