MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

MUZIKO

Notoj de Mozart ekvidas lumon post 248 jaroj

La pianisto Cho Seong-jin ludis kiel mondan premieron pecon de Wolfgang Amadeus Mozart [mocart] (1756-1791) la 27an de januaro ĉi-jare, la 265a naskiĝdatreveno de la komponisto. La prezentado, rete elsendita, okazis kadre de la festivalo de la Mozart-Semajno en la granda halo de la Salcburga Mozarteum-Fondaĵo (SMF).

La premiero de Alegro en D-maĵoro K626b/16 daŭris unu minuton kaj tridek kvar sekundojn. La 17-jara Mozart komponis ĝin frue en la jaro 1773. Oni supozas, ke ĝi estis kompletigita fine de lia tria vojaĝo en Italio aŭ baldaŭ post la reveno al Salcburgo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio

CHO Sung Ho estas eksprofesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio. Li ankaŭ estas fervora amanto de klasika muziko kaj verkis korelingvan libron Klasika muziko sur scenejo.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28