MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

LOĜANTARO

Ĉu lasta censo en Britio?

La unua oficiala censo en Britio okazis en 1801, kaj ekde tiam oni faris censon ĉiun dekan jaron, escepte de 1941. La censo planita por marto 2021 estos do la 22a censo, sed probable ĝi estos la lasta.

La ideo de censo (popolnombrado) estas tre malnova. Jam antaŭ 6000 jaroj en Babilono la aŭtoritatoj kolektis informojn pri ĉiuj loĝantoj kaj registris ilin sur argilaj platoj, por ke oni povu taksi, kiom da manĝaĵoj estos bezonataj. En Britio la unua granda kolektado de donitaĵoj pri la lando okazis en 1085, kiam la reĝo Vilhelmo ordonis kompili la dokumenton, kiun oni poste nomis Domesday Book [dumzdej buk], „libro de la lasta juĝo”. Tio ne tre similis al moderna censo, ĉar oni ne kolektis informojn pri unuopaj malgravaj homoj, sed ĝi estis valora dokumento kaj por la tiamaj administrantoj kaj por estontaj historiistoj. Se oni legas pri la historio de hazarde elektita vilaĝo en Britio, tre ofte oni trovas, ke la unua mencio pri ĝi aperis ĝuste en tiu libro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Edmund GRIMLEY EVANS
korespondanto de MONATO en Britio

Edmund Grimley Evans estas esplorinĝeniero en la komputila fako kaj tradukinto de pluraj libroj en Esperanton.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28