Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Korona viruso? Ne, kronviruso! (2)

La argumento de Werner Fuß pri krono dudimensia kaj korono tridimensia estas interesa sed erara. Necesas konstati, ke oni nomis tiun sunfenomenon laŭ la latina vorto corona (kiu signifas esence „krono” aŭ „girlando”) ĝuste pro ĝia kronsimila aspekto en dudimensiaj bildoj. Evidente ĝi estas reale tridimensia, sed tridimensiaj bildoj pri ĝi apenaŭ ekzistas. Oni ja povas nomi la viruson ankaŭ strikte laŭ la scienca nomo – do uzante „koronavirus-” kiel neanalizeblan radikon – sed se oni volas esprimi la sencon de tiu nomo, taŭgas nur „kronviruso”.

Brian MOON
Luksemburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28