MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

MEZA EŬROPO

Viŝegrada Grupo jubileas

Antaŭ 30 jaroj, en la historia hungara urbo Viŝegrado (hungare: Visegrád) estis solene fondita tiel nomata Viŝegrada Grupo kun la celo fortigi la reciprokan politikan kaj ekonomian kunlaboradon inter la landoj de la mez-eŭropa regiono. Tiutempe oni ne atribuis al tiu evento grandan signifon, sed ĝia 30-jariĝo igas pripensi, kiaj estas ĝiaj favoraj kaj malfavoraj flankoj kaj kia estas ĝia estonteco.

Historio

Viŝegrada Grupo estis fondita la 15an de februaro 1991, kiam la plej altaj reprezentantoj de Ĉeĥoslovakio (Václav Havel), Hungario (József Antall) kaj Pollando (Lech Wałęsa) renkontiĝis en Viŝegrado 1 por renovigi kunlaboron inter la tri landoj kaj kvar nacioj. Ili subskribis deklaron pri reciproka kunlaboro kaj kreis tiel nomatan Viŝegradan Triangulon. En 1993 Ĉeĥoslovakio pace dispartiĝis en du sendependajn kaj suverenajn ŝtatojn - Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Respubliko - kaj la neformala kromnomo de la Viŝegrada Grupo konforme ŝanĝiĝis al Viŝegrada Kvaropo (aŭ simple V4).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis en 2010.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28