Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Fora reeĥo de la hungara revolucio

1956 estis fulmotondra jaro. En diversaj partoj de la mondo okazis politikaj krizoj, militaj kontraŭstaroj, popolaj ribeloj ... En meza Eŭropo la plej granda tiumomenta evento estis la revolucio en Hungario, subpremita de sovetiaj trupoj. Detalaj kaŭzoj kaj sekvoj de tiu evento estas tre malsamaj kaj kompleksaj, sed ĝia signifo estas senduba. Kaj reeĥoj de ĝi riveliĝis ankaŭ en lokoj, kiuj restis tiam multe pli trankvilaj kaj, laŭ unua vido, apenaŭ influataj de ĝi.

Pri tia reeĥo en Bulgario temas nova libro de Julian Modest Sekreta taglibro. Laŭ la amplekso, ĝi estas tre malgranda romano aŭ granda novelo. Knabo el fora provinca vilaĝo, iĝinta studento-fizikisto en la ĉefurbo, eksciinte pri la revolucio kaj ĝia disbatiĝo, subite partoprenas multobligon de protestaj flugfolioj kaj eĉ, krome, verkas kaj multobligas poemon, en kiu li esprimas subtenon al la hungaraj batalantoj por libero. Poste, pro minaco de persekutoj pro tiu ago, li fuĝas el la lando kaj establiĝas en Germanio, kie li komencas tute novan vivon, ŝanĝas sian personecon ĝis tiu grado, ke eĉ lia filo nenion scias pri lia pasinteco kaj eĉ pri lia nacia deveno. Nur trovinte post lia morto lian taglibron, la filo ion eksciis pri sia patro.

Estas interesa priskribo de la vilaĝa vivo en Bulgario fine de la 1940aj, komence de la 1950aj jaroj. La lando estis, diference de plejparto de eŭropaj landoj, preskaŭ ne tuŝita de teruraĵoj de la 2a mondmilito, la malproksimajn provincajn vilaĝojn des pli malmulte tuŝis politikaj eventoj. En tiu patriarkeca atmosfero kreskis la ordinara knabo, por kiu la plej alta kariera revo estis fariĝi vilaĝa instruisto, kiel liaj gepatroj, kaj kiu neniel estis ia disidento aŭ ĝenerale politike implikita persono. Tiom pli admirindas lia elano por esprimi simpation al alilandaj batalantoj por liberiĝo. Ĉu tio povas okazi? Jes, fojfoje: iu kaŝita esenco vekiĝas en la homo dum krizaj momentoj, kaj la homa sorto draste turniĝas kaj eĉ renversiĝas. Ĝuste tio estas la ĉefa edifo de tiu ĉi verko, kaj priskribo de tiu sortoturno pro influo de foraj grandaj eventoj faras la rakonton kaj la protagoniston simpatiaj.

Ŝatantoj de verkoj de Julian Modest kun plezuro tralegos tiun ĉi verkon, des pli ĉar ĝi tuŝas realajn historiajn problemojn kaj iliajn influojn al la vivo de simplaj homoj.

Nikolao GUDSKOV
Julian Modest: Sekreta taglibro. Eldonejo Libera, Antverpeno, 2020. 127 paĝoj, glubindita. ISBN 978-1-716-38325-0.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28