Moderna vivoINVENTEMOOriginalaj horloĝoj el gramofonaj diskojEn la lastaj jardekoj de la pasinta jarcento, amason da vinilaj diskoj kolektis muzikŝatantoj, ĉar en tiu periodo diskoj estis la plej bona maniero registri muzikaĵojn. Tamen, la vivo rapide progresis kaj aperis pli modernaj manieroj registri muzikon. Rezulte, por multaj homoj vinilaj diskoj fariĝis kvazaŭ superfluaj objektoj. Hodiaŭ, el tiuj gramofondiskoj, lertaj homoj kapablas krei neimageblajn aferojn. La 34-jaraĝa litovo Laurynas Mazeliauskas kun sia amiko Žilvinas Kuprėnas grandkvante akiras malnovajn jam nenecesajn gramofondiskojn el Germanio. Amiko amase kaj malaltkoste ilin aĉetas en germanaj muzikbazaroj kaj portas al Litovio. Utilajn diskojn li prenas por si mem, kaj aliajn li transdonas al Laurynas kaj Žilvinas. El malnovaj diskoj ili faras originalajn horloĝojn. Laurynas konfesis, ke la ideo venis en lian kapon antaŭ dek jaroj en Barcelono. Tiam li vidis, ke strata pentristo sur diskon pentris ajnan bildon. „Tiam min frapis la ideo, ke disko povas esti ne nur surpentrita, sed ke eblas per lasero ankaŭ transformi ĝin en praktikan artverkon. Per aldono de mekanismo oni povus krei originalan surmuran horloĝon. Horloĝo el malnova vinila disko povus simboli longvivecon”, komentis Laurynas. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto
de MONATO ekde 1991.
|