Moderna vivoLITOVIOUrbanoj kreas arbaronPor Kristnasko de multaj jaroj litovoj emas ornami kristnaskajn arbojn (abiojn). Lastatempe venis la modo aĉeti tiajn arbojn plantitajn en potoj. Tiuj arboj ne perdas sian naturan aspekton, kaj poste oni povas planti ilin en grundon. Antaŭ la lasta Kristnasko, la municipo Vilnius invitis urbanojn ne forĵeti enpotajn kristnaskarbojn, sed printempe planti ilin en speciala loko apud la palaco Verkiai. La iniciato ekkreus kristnaskan arbaron, kiu ĉiujare povus riĉiĝi kaj vastiĝi. La arbarkreado startis en marto. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto
de MONATO ekde 1991.
|