MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

BRAZILO

Rekrei la paradizon

Unu el la gravaj problemoj de nia moderna mondo estas sendube la detruado de la naturo kaj ĝiaj konsekvencoj, interalie rilate la mondan klimaton. Pri tio ni emas plendi, protesti, manifestacii kaj premi la politikistojn, sed tio apenaŭ donas praktikajn rezultojn. Dum la lastaj jaroj aperis homoj kaj institucioj, kiuj ne nur protestas, sed praktike agas por mildigi la detruadon de arbaroj. Ni montras ĉi tie unu el tiuj iniciatoj, nome la laboradon de Instituto Terra, en Brazilo. Temas pri valora strebo.

Mondcivitano

La homo, kiu respondecas pri la granda sukceso de tiu institucio estas eminenta brazilano: Sebastião Salgado. Li naskiĝis en 1944 kaj studis ekonomikon. Li estis ankoraŭ junulo, kiam li unuafoje prenis en siajn manojn fotilon. Li tuj enamiĝis al la fotografarto. Baldaŭ li forlasis ĉion alian por sin dediĉi al vojaĝado tra la mondo por fotografe dokumenti la homaron kaj la naturon. Li fariĝis speco de „mondcivitano” kun studio en Parizo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-05-31