Spirita vivoOPINIOKial preĝi?Dum tiu ĉi pandemio, bona amiko, mem ateisto, sed unu el tiuj ateistoj, kiuj ankoraŭ ne komprenas, ke ili mem estas kristanoj (kaj se ili tion komprenus, tion neniel ili agnoskus), demandis min, kiucele preĝi. Li substrekis, ke bezonatas nur nuda kaj pura scienco, ne tiom preĝado. Alia voĉlegis al mi ĵurnalan raporton pri la nunaj vakcinad-kampanjoj kaj asertis, ke ĉio solviĝas per scienco, kaj ke religioj, kaj kompreneble kristanismo, nenion solvas. Mi komprenis la zorgon de la unua, kaj kion celas la dua; mi demandis ambaŭ, ĉu ili ne subtenus kaj akompanus familianon aŭ amikon malsanan, aŭ provus konsoli kaj helpi orfon. Certe jes, respondis ili. Jen ĝuste tie komenciĝas la tasko de religioj, kaj religioj bezonas preĝadon; por religiaj homoj estas nepenseble helpi, konsoli kaj subteni, eĉ vivi, sen preĝado. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo
Alberto García Fumero estas licenciulo pri sciencoj de la religioj, finis distancan kurson pri teologio
ĉe la kuba instituto pri religiaj sciencoj „Patro Félix Varela” kaj estas regula kunlaboranto de katolika revuo.
|