TurismoRANGLISTOPlej bonaj plaĝoj en KuboLa usona retpaĝaro TripAdvisor en sia elekto Travellers Choice 2021: Best of The Best (La elekto de vojaĝanto en 2021: la plej bonaj el la plej bonaj) klasifikis kubajn plaĝojn inter la 25 plej bonaj en la mondo. En la ranglisto troviĝas plaĝoj de la insuleto Cayo Santa María kaj de la banurbo Varadero. La insuleto Cayo Santa María, kiu okupas la duan lokon, troviĝas norde de la centra provinco Villa Clara. La plaĝoj de la insuleto famas pro sia blanka sablo kaj kristalpura marakvo. Tiu kuba paradizo, konata kiel „La Blanka Rozo de la Reĝa Ĝardeno”, estas 13 km longa kaj 2 km larĝa. La insuleto havas 11 km da ĉarmaj plaĝoj, inter kiuj plej konataj estas Perla Blanca (blanka perlo), Las Caletas (la havenetoj), Cañón (kanjono) kaj Cuatro Puntas (kvar pintoj). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|