MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Hobio

PASIO

Bredi ekzotajn papiliojn

Antaŭ dek jaroj litovo Tomas Solovejus vizitis ekspozicion pri tropikaj papilioj. Kaj lin tuj ekregis la ideo bredi ekzotajn papiliojn hejme. Ili impresis lin per siaj koloroj, kaj iuj el ili per sia grandeco.

Solovejus rakontas, ke la vera laboro komenciĝis per papiliaj krizalidoj – ĉirkaŭ duoncenton da ili li akiris en nederlanda papili-bieno. Por ke la krizalidoj transformiĝu al papilioj, necesis ilin gardi en kondiĉoj proksimaj al ilia vivmedio – temperaturo de proksimume 28 gradoj kaj humideco de ĉirkaŭ 80 %. Post du semajnoj el inkubatoro ekflirtis papilioj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-05-31