Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Nur Patro Nia

En la maja numero de MONATO (La unua eŭropa literaturaĵo en vulgara lingvo, p. 20-21) mi legis pri la latina: „kiu ĝis hodiaŭ restas la oficiala kaj liturgia lingvo de Vatikano kaj de la romkatolika eklezio”. Sed tia ĝi ne plu estas. Kiam mi rigardis lastan jaron dum la kronvirusa krizo la ceremoniojn de la paska semajno, preskaŭ ĉio estis en la itala. Kaj kiam mi en 2019 ĉeestis publikan aŭdiencon en Vatikano, multaj lingvoj estis uzataj (ĝis la araba kaj la pola) kaj nur Patro Nia estis kunpreĝata de ĉiuj en la latina.

Kees NEEFT
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Neeft el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28