Moderna vivoLITOVIOSalikokoj kreskas ankaŭ en la nordoAntaŭ kelkaj jaroj neniu povis eĉ imagi, ke tropikaj vivuloj povos vivi ankaŭ en Litovio. „Fakte ankaŭ ni malfacile kredis tion. Sed ni estas frandemuloj, ni ŝatas vojaĝi tra la mondo. Promenante kun amikoj en Karibio kaj Sud-Ameriko, ni plurfoje diskutadis pri tio, kial ni ne povas aĉeti freŝajn kaj bonkvalitajn salikokojn en komercaj centroj de Litovio. Reveninte hejmen, iam ni eĉ komencis esplori, kie en Litovio ni povus ilin aĉeti. Kaj ni ne trovis ilin! Nin kaptis la ideo, ke salikokbieno povus vere ekzisti en Litovio, same kiel ĝi funkcias en aziaj kaj sud-amerikaj landoj. Ni ekinteresiĝis pri tio, kiel oni bredas salikokojn en tieaj bienoj. Kaj jen – post kelkaj jaroj da streĉaj laboroj, serĉadoj kaj analizoj – tropikaj salikokoj aperis en Litovio”, rakontas Algirdas Krupskis, estro de la litova salikokbieno Local Ocean. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas, akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en
1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.
|