MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

FILMO

Korea familio setlas en Usono

La usona filmo Minari gajnis premion en la kategorio de la plej bona helpaktorino en la 93a Akademia Filmpremiado (Oskaroj) okazinta la 25an de aprilo ĉi-jare. La filmo nomumiĝis kiel kandidato entute en ses kategorioj, inkluzive de la plej bona filmo, reĝisoro, ĉefaktoro, originala scenaro kaj muziko. Nenio speciala rimarkindas pri la fakto, ke usona filmo estas premiita aŭ nomumita en la Oskaroj, kaj tio mem estas neniel atentoveka.

Sed troveblas aspektoj neordinaraj pri la filmo Minari. Antaŭ ĉio, la dialogo estas parolata plejparte en la korea, ne en la angla. La reĝisoro kaj verkinto de la originala scenaro Lee Isaac Chung kaj la ĉefaktoro Steven Yeun estas kore-usonanoj, kaj la ĉefaktorino Yeri Han kaj la premiita helpaktorino Yuh-Jung Youn estas koreinoj el Koreio. Mi emas etikedi la filmon „laŭemocie korea filmo”.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas eksprofesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28